Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Bombtapiŝo

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


La hospitalon oni bombtapiŝis.
Disfalis ĝia bela blanka ordo,
elstaras feraj traboj en distordo
el ĉambroj, kiujn la atak' forviŝis.
La malsanulaj litoj transkapiĝis,
sub ili kuŝas sange en la morto
karnpecoj, kiuj el la homa sorto
tiel subite fuĝi nun feliĉis.

Por homojn eble vivajn el sub ruboj
elsavi, vigle fosas la sav-grupoj,
sed nur korp-stumpojn sternas sur la herbo.
Ho, bona estas nun ĉi tiu peno!
Troviĝas nek akuz' en mia cerbo,
nek pento, nek konsterno, nur malpleno.