Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Bronza faŭno sur la forno

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Sur mia forn' muzikas faŭn' per fluto
dutuba, kaj, dum plenabuŝa blovo,
li ŝajnas al mi signi per la brovo,
ke mi lin akompanu per liuto.
Ĉu kantas al la luno por saluto,
jubilas pri l' sezono de l' renovo,
aŭ spitan nimfon volas per kornomovo
delogi tiu sonoranta muto?

Subite rompas tra l' medito revo,
kiel stertora ve' de gorĝo kreva,
konsterne tranĉa son' el la du tuboj.
El mitaj tempoj de horor' fantoma,
ĝis ĉi epoko plena de inkuboj
hantas la hajlo de l' sufer' prahoma.