Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

La brulanta saliko

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


Silenta tomb' soleca jam estis mia koro,
En kiu morkte kuŝis sopiro kaj memorio.
Ĝin preterkuris vivo, starantan apud voj'
Kaj sur ĝi staris velke saliko de malĝoj'.

Sed venis vi survoje, rigardon al ĝi ĵetis,
Kaj per rigardo via la branĉoj ekflametis,
Kaj kreskis flamoj kaj la malriĉa tomb-ornam':
Saliko de malĝojo, jen, staras nun en flam'.

Kaj brulas la saliko fumante kaj fajrere...
Kaj kio nun? Ĉu ĉio forbrulos senespere,
Aŭ; en tombo, kiu fariĝis mia kor',
Fenikse reviviĝos sopiro kaj memor'?