Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

La celoj dronis

de K. KALOCSAY

el Sur la monto Nebo, 1939


La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas
kimeroj por apokalipsa rajdo.
La saĝe tima koro vane serĉas
eskapon de l' minaca sanga tajdo.

Ekiri al atako mondŝancela
mi vidas jam la Stulton hipertrofan,
kaj dume zorge, per labor' ĉizela,
fabrikas tiun ĉi soneton novan.

Kiam anoncis ploro kaj vekrio.
kaj en la noktoj ruĝo horizonta:
la gotaj hordoj en la imperio!

En Romo iu pensis, desaponta,
pri la promesoj de l' Aŭgusta paco
kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.