Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
|
La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas Ĥimeroj por apokalipsa rajdo. La time trema koro vane serĉas Eskapon de l' minaca sanga tajdo. Mi vidas jam ĉen-rompi ĉie dise La mondo-skuan Stulton ĉiopovan, Kaj dume, delikate, zorge ĉize Fabrikas tiun ĉi soneton novan. - Kiam anoncis ploro kaj vekrio Kaj en la noktoj horizonta ruĝo: "La gotaj hordoj en la Imperio!" En Romo iu staris, sen rifuĝo, Pensante reve pri l' Aŭgusta paco Kaj flustris kelkajn versojn el Horaco. |