Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

La dua fronto

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Ho fine, fine, jen la granda paŝo:
el mar' etendas sin la mano helpa!
Al kol' de l' monstro senespere jelpa
ĵetiĝas el du flankoj nun la maŝo.
Jam sekvos do la finofara draŝo
de tiu greg' senkora kaj sencerbga,
la pola, franca, dana, greka, serba,
norvega, nederlanda suferaĵo,

kaj Coventry kaj Lidice de l' ĉeĥoj
por venĝo krias per miloblaj eĥoj,
martir' Ukrajno krias kaj milmiloj
da ombroj nukpafitaj kaj gasitaj,
la tomboj de l' viktimoj mem fositaj,
la arboj hontaj esti pendigiloj!