Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
|
Perplekse de doloroj kaj de febro mi skribas, eble mian testamenton. Ĉiumomente provas la tegmenton frakasi bombo, kaj -- konsola eblo -- poet' kaj planko kaj plafon' kaj meblo disflugos dispeciĝe en la venton eksplodan. Bone. En indiferenton min torporigas nedirebla feblo. Neniu, se la bombo min frapegos, ĉi tiujn versojn senutilajn legos, sed -- ĉu ĝis nun min oni legis troe? -- Per senmortec' ne dotos min eterno, mi mortos tute, mortos ne heroe, nur kiel sub la plando krevas vermo. |