Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Feina sorto

de K. KALOCSAY

el Mondo kaj koro, 1921


Feino vivis en la lag'
Kun viv' soleca kaj kvieta
Kaj al la bord' je unu tag'
Alvenis juna vir' poeta.

Kaj bela estis la junul'
Kaj bukla lia brunhararo,
Ardante brilis sorĉa brul'
En lia nigra okulparo.

Ekvidis ĝin la juna vir',
ekflamis lia kor' amema,
Li kantis kanton pri l' sopir'
Kaj vokis ŝin per voĉo trema.

Solecon frostan de l' fein'
Neniam tuŝis voĉo tia,
Ensorĉis por eterne ŝin
La okulparo flamradia.

Kaj plenumiĝis ŝia sort',
Tra l' koro boris amo-sago
Tirate de ravanta fort'
Sen vol' ŝi venis el la lago.

Iliajn lipojn ama brul'
Kunfandis. vane vokis ondo.
Ŝi, man' en mano kun junul',
Ekiris al mortema mondo.

Kaj estis por eterne for
fedigno virgulina, sorĉa,
Ŝi donis ĝin plezure por
La ravo de la amo dolĉa.

kaj ne ekfloris plu narcis'
Se lipojn ŝi por rid' malfermis,
ne milda flor', sed fajra kis'
Sur ŝiaj ruĝaj lipoj ĝermis.

Kaj se ekkaptis ŝin dolor',
L' okulojn plu ne perlojn rulis.
Sed vera, homa, sala plor',
Varmega larm' en ili brulis.

Kaj ĉiam pli kaj pli da larm'
Elgutis al ŝi el okulo,
Ĉar, ve, ekvelkis ŝia ĉarm',
Kaj ŝin forlasis la junulo.

*

Feino, estas la destin'
Por vi kruela kaj malbrila.
La sort' elekti trudas vin,
Elekto estas malfacila:

Fevivon frostan vivi sur
La koro kun glacia krusto,
Aŭ en pasema amplezur'
Ekvelki sur la vira brusto.