Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Homo

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


Vi forĵetis vian veston haran, la manojn forŝiris de l' tero
Kaj svinginte ilin al ĉielo, vi ekstaris kaj sur la levitan frunton
Vi verŝigis la sunon. per forto magia de fingroj lertmovaj,
Je viaj sklavoj vi sorĉis ŝtonon, metalon, akvon ondantajn,
Sur la sovaĝajn ventojn vi metis vian jugon,
Kaj por paca laboro sin dungis en vian servon la fajro senbrida.
Leviĝis la inerta materio en maŝinojn, turniĝis, galopis, muĝis, vian potencon hurlis tra la tero,
Dronis vivon kaj morton, spiregis vian gloron per pulmo giganta,
Dum via raŭka amvoka voĉo fandiĝis en melodion sur la florantaj kampoj,
Eksonis la kano, kaj viajn korbatojn ĝi kantis en noktoj lunbrilaj,
En via orel': sonoraj melodioj, en via okul': la vidata pompo de l' mondo, kaj aparta mondo en via cerbo,
Majesta kaj senlima, kiel mem la Spaco, graveda je astroj.
Vi staras en supro de ĉielatinga turo,
Observas vian verkon kaj fiere krias fieran vian nomon: Homo!

Ho! Kiel mi bruligus ĝojofajrojn sur pintoj de montoj,
Per sonoriloj mi alarmus vian laŭdon tra l' spacoj malproksimaj,
Mi portus vin surŝultre al la bukedita miraklo de Ĝojo, via admiranto, adoranto, ekstaza kantisto, diboĉa parulo en festa danco eterna
Mi estus, ho frata, ho kara kaj amata gento, ho kompatinda kaj malaminda
Kaj malbenata, abomenata, milfoje priplorata gento,
Korsange mutrata honto mia: Homo!

Ve, ŝiriĝas la vortoj de la himno gloranta,
Estingiĝas la ĝojofaroj, tranĉe plorigas la fum' la okulojn,
La sonoriloj krevas,
Velkas ĝojfloroj: iliaj trunkoj estas trempitaj en venenon.
Kaj kion admiri? Arton de murdo? Kiun adori? Falintan anĝelon? Kion kanti? Veon kaj ĝemon? Kion danci? Mortodancon sur ruinoj?
Kaj kial plu paroli? Vi scias ja!
Dolorus la ekzempleroj al la eldiranta buŝo.
Ve, ĉio vana! La sola savo estas
Rifuĝi de vi, rifuĝi al la fidelaj okuloj de la bestoj senkulpaj,
Al la milda verdo de branĉoj sin streĉantaj heroe al ĉielo
Kaj al la tragika muteco de l' ŝtonoj.