Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Pli kaj pli la izolo de ekzilo min ĉirkaŭfermas: inter la tumulto, kaj tamen sola, sola: en azilo de sentoj fremdaj al la granda multo, mi vivas fremde, mire, senkomprene, kiel de praa, senadepta kulto la lasta pastro, kiu surpostene persistas, kaj en la malplena templo l' antikvan riton gardas malserene, izole, rustiĝinte de kontemplo silenta, reve pri l' malnova brilo, senfrate, ekzilite el la tempo; aŭ kiel la krevinta sonorilo, kiu en la duonruina turo silentas, forgesinte pri l' jubilo de himnoj en dezerto, kien spuro de hom' ne gvidas plu, ĉar ĝi ja psalme neniam vokos plu al preĝmurmuro, nur vent' eksvingas ĝin danĝeralarme... |