Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Al kaptita amiko

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Amiko mia inter dratoj dornaj
de OFLAG, miaj pensoj al vi iras:
kion vi faras, kiel vi sopiras
je via dolĉa franca ter' el mornaj
barakoj, kaj el inter la homformaj
gardistoj, kiuj rasorgojlon spiras,
kaj kies sanga romantik' aspiras
je l' glor' de l' tempoj de la kaskoj kornaj.

Alia estis tiu romantiko
germana, kiun amis vi, amiko...
Ho, vin konservu firma la espero
je l' fea tago, kiam vi alhejme
eskapos el la romantika tero,
kiun malamis-amis via Heine.