Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
|
K. R. C. Sturmer, la Timata, Poetojn manĝas dekduope, Kritikdekretas episkope Sur sia tron' aŭtoritata. Difektojn li, la Senkompata, Kuracas ĉiam sensirope. K. R. C. Sturmer, la Timata, Poetojn manĝas dekduope, Verkante mem, sen frazo flata Rigardas homojn mikroskope, kaj montras sin kalejdoskope Londona vivo hejma, strata... K. R. C. Sturmer, la Timata. |