Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
La gren' inundas. Riĉon vome ĵetas maŝinoj. Fluas kun miel' kaj mosto la akvo. Flugas por la Pentekosto elektraj langoj. Paradizo pretas. Scienco pompas. Brila art' raketas. Kaj tamen grincas la malsat' kaj frosto. Ho kruda Fato tranĉa ĝis la osto: la tempoj grandas kaj la homo etas. Nur kelkajn ĝustajn paŝojn, kaj la vojo trakurus kampojn de eterna ĝojo, sed - ĉie blinda kaj malica strebo. Atendus prete nin la Kanaano, sed ni, en lupa lukto por la pano, mizere mortas sur la monto Nebo. |