Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

La nigra rajdanto

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


Ĉe l' vojo: fulga trab' de dom',
Post arb' rikanas ostfantom'.
En la plumbe peza noktsilent'
Nur foje ĝemas branĉo pro vent'.
Kaj en droniga glua kot'
Jen kuras en freneza trot'
Ĉevalo nigra tra l' malhel',
Rajdanto nigra en la sel'.
Ĉe l' vojo: fulga trab' de dom',
Post arb' rikanas ostfantom'...

Sub kasko: vizaĝ' en morta pal',
En sango glitas huf' de ĉeval'.
"Rajdanto! Kien la rapid'?"
Respondas moke raŭka rid'.
"Rajdant'! La hejmo jam ruin'!
Rajdant'! Revokas vin patrin'!
Rajdant'! Postploras vin infan'!"
"Forblovas flokojn uragan'!"
"Sed kia cel', do kia cel'?"
Respond' ne venas el la sel'.
Klinita kap', freneza trot',
En drona, glua, sanga kot'
Glitadas hufo de ĉeval'...

Okuloj vitraj, morta pal'.