Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
|
Dum la norvega nerompebla spito la nefleksebla spino de la danoj kaj la obstino de l' nederlandanoj ne lacas en perturbo kaj incito, rezisto franca kreskas ĝis mito pri ĉiospita lukto de titanoj, legendo flustras pri la partizanoj de l' jugoslava liberig-milito, el la Ukrajna ter' la venĝo ŝvelas en trupojn, kiuj serpas kaj martelas kaj disnebulas ĝis la reapero. Ne estas sav' el tiu juĝa justo: la uzurpantojn puŝas de si tero, la arboj pafas, mordas la arbusto! |