Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Perspektivoj

de K. KALOCSAY

el Tra la Ŝtormo, 1939-1945


Pasis la febro, ŝajne min evitas
la bomboj, nun do la alternativo
tria prezentas sin al mi: la vivo.
Sed ĝi min pli repuŝas ol invitas,
dum tiuj hororbildoj min ekscitas:
la judoj, kiuj de l' Danub-deklivo,
post la nukpafo, por trankvila drivo,
sendoloriĝe en la ondojn glitas.

Centjar' dudeka! Pri vi ni fieris
epok-ŝovine! En vi ne fajreris
aŭtodafeoj, sorĉistin-ŝtuparoj.
Jen mi nun sidas, en epok' obskura,
kaj min teruras: Kion kun la jaroj
alportos eble la centjar' futura?