Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Saussure, - la pura, klara Mens', La projektinto, projektonto. Trabrilis, kvazaĆ lumofonto, La vortstrukturon lia Lens'. Ascendis el vort-arba dens', Kiel la av' al Blanka Monto, Saussure, - la pura, klara Mens', La projektinto, projektonto. Ne senmerita la incens'! Al tre nebula horizonto Pluiris li, sed post renkonto La nia restis lia Pens'! Saussure, - la pura, klara Mens'. |