Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Renkonto al la Luno

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


Vespere, en la valo, sur kampo de batalo, mi amblis sur ĉevalo kaj post mi la doloro.
Kaj en la malproksimo, Milit', la Kainkrimo, orgiis kaj per timo frapegis sur la koro.
Nun, ruĝaj lumogarboj filtriĝis tra la arboj kaj jen, per unu fojo,
Ekvidis mi sub ruboj de sangkoloraj nuboj ĉe l' turno de la vojo
Mem la gigantan Lunon.
La leviĝantan Lunon.
La ruĝa luntelero en sanga atmosfero de l' venenita Tero sur horizonto kuŝis,
Kaj estis la mieno taŭzita de la peno kaj tima abomeno, dum ĝi sin vane puŝis
For de la Ter' de ĝemoj, de murdoj, de subpremoj, de klakaj, grincaj dentoj:
Senhelpe kaj senpove ĝi ellongiĝis ove kaj ŝvitis pro l' turmentoj
La sangon de doloraj
Radioj ruĝkoloraj.
Ho, ĉi turmentan penon tre bone mi komprenis, ho, ĝian abomenon mi ja kunsentis frate,
Mi preskaŭ helpi volis al la luktanta astro, mi preskaŭ ekparolis konsole kaj kompate,
Sed la ĉeval' plu paŝis, la Lunon arboj kaŝis, nur ruĝo dubeluma filtriĝis tra la zuma folitegment',
Dolor' la koron boris kaj rosolarmojn ploris la firmament'.
En solo, sen konsolo kaj lasante min porti sen volo, mi rajdis plue nun.
Kaj frate, kaj kompate kaj de l' sama sopiro tranĉate mi pensis pri la Lun'.
Sed kiam survoje refoje al loko senarba mi venis,
Jen, haltis mi subite, frapite de vido, kiu min katenis:
Per sava salto al la alto sin suprensvingis jam la Luno,
Kaj surĉiele ŝvebis, hele brilante, kvazaŭ el latuno.
Kaj estis tia mokridaĉo sur ĝia flava rondvizaĝo, ke mia homa digno
Ribelis pro la mok' profana kaj al la grasa vang' rikana mi kriis kun indigno:
Ho, vi, vagabondo fripona de l' mondo! Pri l' Fato terura
Jen mokas vi ride, rikanas perfide el alto sekura?
La tuta homaro en spasmoj sin tordas,
Terura serpento, malamo ĝin mordas,
Kaj vokus savanton kaj krimdelavanton la krioj suferaj,
Ni veas turmente, sed ridas sensente kaj indiferente la Fortoj Eteraj,
Eterne vivantoj pri l' vanto de l' vantoj, pri l' homa avido nur mokas kun rido,
Ĉu preĝon meritas ilia perfido?
Luno! Vi ridaĉas! Ĉu do al vi plaĉas, ke mian turmenton sanglipe mi maĉas?
Do mi vin alkraĉas!
Kaj ridu plu pri l' mar' de sango,
Ridegu, ĝis krevos via grasa vanto!...

Jen la stranga renkonto kun la Lun'.
Mi ploris tiam. Kaj vi -- ridu nun.