Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Rotterdamo

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Ĉu oni povas fari ankaŭ tion?
Vivantan urbon bati per la bomboj?
La domojn homloĝantajn igi tomboj
flamantaj? Jes. Ĉu la milito-dion
vi do ne konas? Ĉu la tragedion
hispanan vi forgesis? Ties ombroj
ĵetiĝas sur la mondon. La kolomboj
de l' murdo tie lernis la metion.

Guernica, urbo de horora famo,
mesaĝas al martira Rotterdamo:
"Mi vidis, kaj suferis ĉi sovaĝon!
Ne distretita en la frua ĝermo,
nutrita eĉ eskapis ree kaĝon
la monstro de detruo kaj ekstermo."