Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

La dekdu noktoj de Satano: Oka kanto

de K. KALOCSAY

el La dekdu noktoj de Satano, 1990


En la dezerta, arda, Mort-Mara regiono
plu staris, sola, sola la povra sal-kolono:
l' edzin' de Loto, kiu, pro scivolem' fatala,
en tiu tago iĝis virinstatuo sala.

Sed ĉi statuo vivis, kelkfoje eĉ ne dormis,
sed la ventoj kaj la birdoj pri ĉio ŝin informis,
kaj kiam ŝin karesis matene la sunlumo,
ektremis ŝi kaj diris kun tre mallaŭta zumo:

"Nu bone, do stariĝis la generil' de Loto,
kaj li filinojn niajn konadis en la groto.
Ĉu helpis al li vino aŭ instigo dia,
aux freŝ' de l' juna karno - mi restas senenvia.

Ĉar edzi ja ne sciis la edzo ege pruda,
neniam li plezuris pri mia korpo nuda,
nur puŝis unu, du, tri - kaj pasis la okazo
jam antaŭ ol mi povus atingi ĝis ekstazo.

Sed nun li brave agis, farante al mi nepojn;
ĉi tiuj, plenkreskinte, plu faros novajn bebojn.
Mi estos prapatrino de ĉiuj ĉi infanoj,
de tiuj multaj viraj kaj inaj seksorganoj.

Fervoru ĉi organoj, ĉar en la mondperplekso
estas feliĉo: la ĝuo de la sekso;
kiun ĝi ne travibris ĝis la plej alta centro,
ja tiu vane rampis el la patrino ventro!"

En la dezerta, arda, Mort-Mara regiono
ĉi tion zumis treme la povra sal-kolono
kaj poste ŝi mutiĝis, en dormofundon plonĝis
kaj pri l' droninta urbo de la voluptoj sonĝis.

Sed se virkapro lekis ŝin ie antaŭflanke,
travibris ŝin plezuro kaj rememoris danke
ne Loton, kiu, pruda, neniam tiel pekis,
sed la najbaron, kiu ŝin amis kaj eĉ lekis.