Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Se ekbrulus...

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


En mia trista, sopirbrula kor'
Ardante fluas mia amsufero.
Metal' rigida el fluanta fero:
Molĝoja vers' fandiĝas el dolor'.

jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor'
Kiu funebron muĝas tra l' aero,
jen kant' sovaĝa, kant' de malespero:
Nenie bril', nenie, helkolor'.

Ho, se ekbrulus en via amo flamo
Kaj koron de l' eterne-vin-amant'
Karesus vi per via vera amo:

Ho, kara, tiam estus mia kant'
Por vi fajrere brila kapornamo
El ĝoja or', kun pompa diamant'.