Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Forĵetis do la kubon kaj la maskon la landmanĝanta Ĉef'; la mondmiraklo: ebrie de triumfoj sen obstaklo surpremis al la rasa kap' la kaskon, kaj kvazaŭ lia pugno tenus faskon da Votan-fulmoj, inter kriĉo akra de la Valkiroj, rajdas al masakra batalo, por konkeri la fiaskon. Jes, ĉu li estas plenblovita rano, ĉu fortegul', kaj kiel Tamerlano metigos lin el la kranioj monton, kaj landojn plagos li apokalipse, egale: jen mi diras la estonton: li stumblos, falos kaj dispolvos gipse. |