Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Serĉata

de K. KALOCSAY

el Tra la Ŝtormo, 1939-1945


Oni min serĉis. Nu, min ne surprizas,
ke per honortitol' de judamiko
kaj eĉ de plutokrato-bolŝeviko
la bonaj denuncantoj min provizas.
Sed ion bonan tio avizas,
do zorgo de tre respektinda diko
sur mia dorso sidas, kun indiko
"He. olda knabo, via stato krizas".

Danĝera ja fariĝis la honesto
ĉi tie. Anstataŭas verda pesto
la verdon de l' esper' pri mondkonkordo.
Adiaŭ al vi, mia biblioteko!
Ĉu ĝis revid'? Egale! Migru for do,
vi birdo kun sonetoj en la beko!