Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Serenado

de K. KALOCSAY

el Malnovaj madrigaloj, 1938-1939


Silenton, dormas la trezoro,
subpremis milde ŝia langvoro.
Kur spir' da ruĝo roza
sur vangoj, dolĉripoza
ŝi kuŝas, la okulojn fermas
palpebroj silk-kurtenaj,
el ŝia dormo sonĝoj ĝermas,
traglitas surmiene.

Ho dolĉe nun rigardi vin,
fratin' en la feliĉo,
ŝirmante zorgojn, gardi vin,
atendi je l' vekiĝo.

En ŝiaj horoj dismetitaj,
kiuj per buklo infrenglitaj
kaskadon ondan formas, nun miaj kisoj dormas.
Ĉe l' brusto, el la punto krema
okulas roza brilo...
For tento! Ĝin kun mano trema
mi kaŝas per kovrilo.

Pri la anĝeloj eta kanto,
kantata al endormiĝanto,
en mian kapon venas, dancante trapromenas.
Zumetu al vi ĉi infana
karesa kantileno,
kiel muziko akompana
de gaja sonĝa sceno.

Ho dolĉa nun rigardi vin,
filino de l' feliĉo
kun blanka mildo gardi vin,
atendi je l' vekiĝo.

Silenton, dormas la trezoro,
en sonĝojn lulis ŝin langvoro.
Ŝin ĉirkaux ŝia buŝo
karesas mi sen tuŝo.
Ho kiel bone... kiel strange...
Pro kio do al mi survange
ruliĝis granda larmo?

Ho dolĉa nun rigardi vin,
patrino de l' feliĉo,
kor-emocie gardi vin,
atendi je l' vekiĝo.