Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Silente, nigre...

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931


Silente nigre kuŝas mia sento,
Kiel la ondo de la nokta mar',
Se kaŝis sin la luno kaj stelar',
Kaj sternis sin en svena dorm' la vento.

Sveninta sento, kuŝu en silento.
La bril' de pensoj kaj la bril' de far'
Jam vane rompus tra la nuba bar',
Jam vane vipus vente vin turmento:

Ĉar ŝi, la ŝip', por kiu vin sopir'
Perforte pelis al freneza peno,
Neatingebla estas por dezir',

Kuŝante jam feliĉe en haveno,
Ve, en la brakoj de alia vir'
Kun senkonscie arda ĉirkaŭpreno.