Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Silente, nigre kuŝas mia sento Simile al la ond' de l' nokta mar', Se kaŝis sin la lun' kaj la stelar', Se kuŝas en laŭsvena dorm' la vento. Dolora sent', ho kuŝu en silento... Brilanta penso kaj brilanta far' Jam vane lumus tra la nuba bar', Ventege vane vipus vin turmento. Ĉar ŝi, la ŝip', por kiu vin sopir' Perfortis, pelis al freneza peno, Neatingebla estas por dezir'; Kuŝante jam feliĉe en haveno, Ve, en la brakoj de alia vir' Kun senkonscia arda ĉirkaŭpreno. |