![]() |
Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
|
Sur la landvojo, stumble de malforto, mi iras. Preterpasas rot' post roto, ŝarĝautoj, tankoj, veturiloj. Koto alŝprucas mikse kun germana vorto. Nun pretermarŝas, laca ĝis la morto, rompita de subnutro kaj klopodo, pelata kvazaŭ al la eŝafodo, hungara trup'. Dum pri ilia sorto mi pensas, pri ĉi multaj tragedioj, en mia kap' ekzumas melodioj soldataj, ne marŝvigle, sed funebre, kiel funebre paŝas ĉi marŝantoj. - - Sur la vojrando mi sidiĝas feble, min hantas nekantataj soldatkantoj... |