Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Brakume vi en mia sino sidis, la dolĉajn vangojn kovris am-purpur', kaj mi karesis vin ĉe l' svelta krur'; sed mia am' pli supren ekrapidis, kaj glitis, glitis, vane ĝin mi bridis, sur la blanksilka haŭto de l' femur', kaj vin unue tuŝis ĉe l' velur' humide arda, kiun ĝi avidis. Vi rigidiĝis, kaj ekĝemis mole, kaj spasme premis min al vi kor', kaj poste vi eklulis vin senvole, ĝis, sub la fingro-lud', el am-amfor' sur miajn fingrojn gutis preskaŭ bole varmega suk': Oleo de Amor'. |