Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
|
Dum inter viajn du femurojn, Kara, premiĝas mia kap' kun arda bor', kaj mia lango vibras kun fervor' en via servo plej familiara, min ravas dolĉa, milde fiŝ-ovara parfumo, kaj el via am-amfor' nektaro varma verŝas sin jam for kun freŝa gusto de la salo mara. Ho praodor', pragusto! Ho, nebula memoro senkonscia, kiam nin balancis mole la pra-maro lula de l' fet-fluid' en korpo de l' patrin'! Ho, min transpremi tra la vojo brula, sub via koro luli min sen fin'! |