Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay
Benata nokto! Arda nokto nupta! Komforta kuŝo en duobla sol'! Senĝena, longa, longa am-petol', ĝis spino-vibro, ĝemo, kri' abrupta! Tordiĝo arda en barakt' volupta, fandiĝo en ekstaza karambol'! En vin, en vin, kaj el vi al la tol' inunde fluis mia sem' erupta! Niaj animoj ardis, korpoj brulis, kaj vane ŝprucis la estinga flu', ĉar niaj korpoj ĉiam pli postulis, pelante nin al ĉiam nova glu'. Kiom da fojoj? Kiu ja kalkulis? Du, tri, kvin, ses, ok, dek kaj tiel plu... |