|
Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
|
|
La gotojn portis ega fortostreĉo sub Moskvon, kaj, jubile pri l' atingoj, ili sin puŝis plu en duonringoj, por rabi tiun urbon per sieĝo. Sed ilin juĝis historia leĝo: rompiĝis honte la orgojlaj svingoj, kaj kuŝas nun centmiloj da vikingoj anakronismaj sub la dika neĝo. Stultulojn trompis kolportitaj ŝajnoj, kaj ili klaĉis, ke en ses semajnoj sterniĝos sur la ter' la landgiganto, enmarŝos Moskvon Pli-Ol-Napoleono... Kaj jen, montriĝis la mondkonkeranto azeno en la felo de leono. |