Enkomputiligis Don HARLOW

Kampulo Naz

de G. GEZELLE

elflandrigis Leo De COOMAN


Kiu ne jam aŭdis kanton,
    kanton pri kampulo Naz?
Leonkoron ja ne havis,
    tamen stulta li ne estis.

Kampul' Naz jen ĵus vendinte
    bovan duon en la urbo
kun si portis, hejmirante,
    sescent frankojn en monuj'.

Kampul' Naz, nur simpla ulo,
    tamen havis cerbon klaran,
seppafilon li aĉetis,
    kaj en ĝin li metis kuglojn.

Tiel marŝis Naz malpeze,
    kun monujo tamen peza;
diris li: "Aĥ, volus mi jam
    esti hejme kaj enlite"

Subite, kion aŭdas kampul' Naz,
    jen post li en tiu trunko?
Io gvatas kaj moviĝas;
    pensas Naz jam pri la mort'!

Kaj antaŭ ol la ul' enspiris
    post tiela ektimego,
kaptas Nazon jam du manegoj,
    kaj jen kuŝas li sur ter'.

Li nek aŭdas nek plu vidas,
    kaj nenion plu li sentas,
li nur vidas pistolegon
    kaj la diron "... Pafos mi!"

"Pafos mi se vi ne tuj
    al mi donos ĉiun monon,
ĉe ekmovo via, ulo,
    lasta tago estos via!"

Kampul' Naz, preĝinte ĉiutage
    kvin, ses preĝojn brako-kruce,
por ke longe vivu li, tuj ekvidas:
    la gravegon de l' problem'.

"Kion diros ŝi," ekkrias Naz,
    kiam hejme mi revenos:
"Li denove ĉiom drinkis,
    drinkemulo, jen denove!"

"Aŭskultu, mia kara, kaj bonvolu
    montri vin esti bonkora,
aĥ, pafu kuglon tra l' ĉapelon
    evitu plendon de l' edzin'!

Diros mi veninte hejme:
    "ŝtelis oni mian monon,
kaj malgrandis la ekarto
    al la traf' de mia kap'!"

La ŝtelisto pli avida al la mono
    ol al sango de ul' Naz
pafas tuj la kuglon
    tra la bulo de l' ĉapel'.

"Dankon!" diris Naz, jam kaptas baskon
    "Pafu unu tra la jakon"
Al stelisto tenas Naz nun
    la kapoton por la paf'.

"Tra l' pantalonon pafu unu,
    por ke kredu la edzin'
ke mirakle mi eskapis
    el danĝero de la viv'!"

La rabisto diras "Jam sufiĉas!
    Vian monon nun, rapidu,
mi tempon, kuglojn ne plu havas..."
    "Mi jes", diras Naz, "Jen mi ja!"

La seppafilon prenas Naz nun
    kaj ekdiras: "Se ne tuj
kaj senprokraste vi forkuros,
    vin, fripono, vin mi pafos!

"Se alproksimiĝus vi, mi pafus
    stultan kapon en pecetojn
kaj se ree vi prirabos,
    la prudenton ne forgesu!"

Kaj forkuris la rabisto,
    piedojn el sub sia korpo,
rapidege kaj maleblas ĝin priskribi
    kiom ajn rapide mi eĉ skribus!

Jen mi haltas. Aliulo nun priverku
    kanton pri kampulo Naz
Vere, leonkoron li ne havis,
    sed stultemon ankau ne!