Enkomputiligis Don HARLOW

Rakontu, kara Avĉjo

de Bertram POTTS

laŭ Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, red. William AULD, Roterdamo: UEA, 1984, paĝoj 687-688

Rakontu, kara Avĉjo -- dum sidas mi atente --
la grandan aventuron, en kiu vi sukcesis
el kanibala poto eskapi lastmomente --
kaj draŝi tutan tribon! Rakontu! Vi promesis!

Rakontu, kara Avĉjo, pri kiam vi vin trovis
en krokodila buŝo profunde de rivero
kaj kiel vi strangolis la beston kaj ne povis --
ĝis kuŝis ĝi senviva! -- leviĝi por aero!

Rakontu, kara Avĉjo, rakontu tute plene,
ankoraŭ unu fojon, pri via longa falo
en fundomankan puton, kaj kiel vi grandpene
elgrimpis post monato en nov-zelanda valo!

Rakontu, kara Avĉjo, pri via mirosperto!
Piratoj vin enĵetis -- ligitan manpiede! --
en kavon da mil kobroj kaj vi per granda lerto
vin savis de la morto verŝajne senrimede!

Rakontu, kara Avĉjo! Brigandoj vin alligis
al trako de fervojo, sed antaŭ ol ekspreso
transpasis tiun lokon, vi jam vin liberigis
kaj kaptis la kanajlojn! Mi venas pro promeso!

Rakontu, kara Avĉjo, la flugon stratosferen!
Vi iris per balono kaj riskis tujan morton.
Vi saltis kun intenco sen paraŝuto teren
sur himalajan pinton -- kaj rompis nur rekordon!

Neniu havas Avĉjon kun tiom da kuraĝo
kaj tiom da rakontoj! Neniam ajn vi plendas!
Vi estas sen-egala por lerto kaj por saĝo!
Rakontu, kara Avĉjo! Rakontu, mi atendas!