Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉaŭ, adiaŭ -- ĝis revido! Vi foriros mia ido, kaj mi nur malnovajn frazojn havas plu por proviant'. Vi jam staras ĉe la pordo. Tio estas ja en ordo. Sian neston laŭ naturo lasas ido, trapasant'. Nutris vin la familio, nun atendas viv-defio. Io pasis, io venos -- gravas kio estas nun. Fluge kaptu do momentojn plene sentu ties sentojn, sed memoru, ke trans nuboj tamen ĉiam brilas sun'. Zorgu pri la propra loko, fajfu al najbara moko. Ili vivu vivon sian, vi la vian vivu mem. Maljustecon vi indignu, ĝin rezisti ne rezignu, sed indulgu erarinton -- ankaŭ vin -- en pardonem'. Paciencu, revu, fidu, ne enviu, ne avidu. Pretu amon kaj amikon trafi kun aperta sin'. Pro perfido, perdo, skismo cedu ne al pesimismo. Traktu ĉiujn, kiel ŝatus vi aliajn trakti vin. Sed -- en vian estontecon vi de mia koro pecon ne kapablas ne kunpreni, dum vi iras, kara id'. Se vi ĝojos aŭ lamentos viajn sentojn mi kunsentos. Tion nepre ne forgesu! Ĉaŭ, adiaŭ -- ĝis revid'... |