Enkomputiligis Don HARLOW
Vi komprenas min, mi sentis tuj, jam dum unua horo. Mi konsciis, ke lamentis ankaŭ vi en via koro. Krom paroli perrigarde konfidenci ni aŭdacis. Ekde tiam malpli arde enaj vundoj pluagacis. Vi foriris, kaj kormeze tri doloroj nun sin trovas - tamen nur duone peze ili min deprimi povas; mian propran kaj la vian kaj sopiron mi kunportas. Sed trovinte la alian multe pli ni ambaŭ fortas. Kun la bild' de vi memore dankas mi, ĉar vi ekzistas. Kvankam vi nun estas fore, vivo ne plu tiom tristas. |