Enkomputiligis Don HARLOW

Estu Paco, Regu Am'

de Anja KARKIAINEN

Muziko de Vesa PÖLKKI

Poemo dissendita de la verkinto la 22an de decembro 2002


Kristnask-arbo alta staras
kun steleto sur la pint'.
Bonodoron oni flaras
de frandaĵ' kaj hiacint'.
Bondeziras kart', donaco,
or-ruband', kandela flam',
ke sur tero estu paco,
ke sur tero regu am'!

Venas Sankta Nikolao,
dika, ruĝvestita gast'.
De kabano al vilao
rapidegas li kun hast'.
El la sledo de boaco
li salutas per proklam'
Sur la tero estu paco,
sur la tero regu am'!

Amuziĝas ĉe la arbo
ĉiu samfamilian'.
Beb', infan', oldul' kun barbo
ronde dancas man' en man'.
kun rideto sur vizaĝo,
laŭ kantad' en gaja gam'.
Sur la tero estas paco,
sur la tero regas am'.

Ĝis post horoj noktomezaj
daŭras fest' laŭ tradici',
la palpebroj iĝas pezaj
al etuloj pli kaj pli.
Ekdormonte jam pro laco
flustras ili en piĵam'
Sur la tero restu paco,
sur la ter' plu regu am'!

<bgsound="EstuPaco1.mid">