Enkomputiligis Don HARLOW

Kio okazis?

de Anja KARKIAINEN


Sur sofo mi sidas
kaj ektelevidas.
L' ekrano lumiĝas glime.
Raportas novaĵoj
pri aktualaĵoj
ĉi tie kaj malproksime.

En sanga batalo
pafiĝis al falo
centopo aŭ pli da soldatoj.
Kutima afero
ĝi estas sur tero.
Neniam konsentis la ŝtatoj.

Jen rifuĝintaroj
atendas trans baroj
por trovi por si azilon.
Nur ili ne venu
kaj nin iel ĝenu.
Ni prenis ja jam kelkmilon.

Detruo abrupta
vulkanoerupta
al fora vilaĝ' alfalas.
Dum fluas la lafo
per taso da kafo
kaj kuko mi min regalas.

El mara profundo
leviĝis inundo
kaŭzante akutan krizon.
Min ĝi ne konsternas
kaj eĉ ne koncernas.
Ni havas ja organizon ...

Ne grandas postuloj
de senlaboruloj
en laŭta demonstracio.
Se tio efikos
la aro tuj strikos.
Senfinas rankora krio.

Nun pri politiko
patosa prediko,
promeso pri idilio.
Ŝanĝiĝas la tono:
nun temas pri mono,
kaj fia ekonomio.

Vendado de drogoj,
perfidoj, mensogoj,
teroro, konspiro, murdo,
Ŝtelado kaj raboj
- tiujn faras eĉ knaboj,
ludadas la bildogurdo.

Nun sekvas kulturo:
Rompiĝis la kruro
de brila baletdancisto.
Li tion meritis,
ĉar vole li spitis
al limoj de l'homa histo.

Ĵurio kunsidis
kaj brave decidis
pri literaturpremio.
La libron mi legis
sed ne tre ŝategis,
Ho, kia galimatio!

Vizite orkestro
kun plej fama estro
modernan koncerton donis.
Mi dubas pri ĝuo.
Aŭdeblas nur bruo.
Ĉu iu ĝin eĉ komponis?

Kaj ĉiam pli stultas:
sportistoj tumultas.
Mi ŝanĝas al kvizprogramo.
Enue mi ĝemas
dum mi butonpremas:
En ĉiu vesper' nur la samo...