Enkomputiligis Don HARLOW

Komparoj

de Anja KARKIAINEN

(en oktobro 2001)


Fratino fora!
Mi ĉi komparojn faris
kun kor' dolora:

Per mia lerto
ne eblus elturniĝi
en la dezerto.

Min envienda
en ĉi 'domaĉo' vidus
loĝanto tenda.

Fluas el tuboj
ĉi tie akvo pura.
Ĉe vi de nuboj.

Aflikto mia
apud la via ŝajnas
nur papilia.

Vi en militon
la filojn devis sendi.
Mi en la liton.

Se ni malsanus
de sama temp' simile,
vin ŝirmi vanus
ĉar oni trafus bombe
jam putrajn ostojn tombe.