Enkomputiligis Don HARLOW

Pacama regimento

de Anja KARKIAINEN


Laŭ rakonto estas monto fore en la nord'
kun kaverno en interno kaj kun ligna pord'.
Tie vivas kaj aktivas tre pacama gent',
ruĝvestita, vigla, sprita regiment'.

Mi malkovras: Jen manovras Jul-kobold-popol'.
Ĝin Jul-Avo en la kavo estras kun bonvol'
kaj kun saĝo pro la aĝo de jarcentoj kvin
- iom plia ol de lia Jul-Avin'.

Dum la jaro koboldaro en la granda hal'
laboregas, kudras, segas aĵojn por regal'.
Por ke miloj da ludiloj pretu antaŭ Jul'
agas haste, senprokraste ĉiu ul'.

Ĉu vi miras, kiel iras poste la eksped'
de donacoj? Per boacoj kun malgranda sled'!
Ĉiuj bonas, do disdonas Avo ĉion for.
Ĉe la voj' ekregas ĝoj' en ĉiu kor'!

Sled' malplenas dum revenas kaj kobold' kaj best'.
Tuj post tio ĉe abio komenciĝas fest'.
Gekobolda ar', la olda Avo kaj Avin'
manĝas ĝue, dancas brue ĝis jar-fin'.
<bgsound="Pacama-f.mid">