|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Al griza mateno vi portis aŭroron, al fag' kaj frakseno redonis koloron. La randojn de nuboj vi rozaj briligis. La koro sen duboj al la lumo sin ligis. Sed baldaŭ subiris la suno rapide. La mondo ekfridis, la vent' blovis ŝire. Susure sur strato folioj nun ludas. Vi, mia amato, min ne plu apudas... |