Enkomputiligis Don HARLOW

Al A. P. Kern

de Aleksandro PUŜKIN

elrusigis Boris KOLKER kaj Sergej RUBLOV


Boris KOLKER
30an de novembro 2002
Sergej RUBLOV
22.IX.1961
Memoras mi pri temp' tenera,
Dum vi aperis antaŭ mi,
Kiel vizio efemera
Kaj kiel pura belgeni'.

En la langvor' de trist' senĉesa,
En la angor' de bru-babil',
Audiĝis via voĉ' karesa,
Vidiĝis via ĉarma bild'.

Sub prem' de temp' kaj ŝtorm' ekscesa
Disiĝis mia reva mild'.
Forgesis mi pri voĉ' karesa,
Pri via elĉiela bild'.

En la ekzila atmosfero
Vegetis mia vivodram',
Sen adorato, sen espero,
Sen viv', sen larmoj kaj sen am'.

Vekiĝ' al koro venis vera.
Vi reaperis antaŭ mi,
Kiel vizio efemera
Kaj kiel pura belgeni'.

La kor' ekstazas en libero,
Por ĝi aperis ree jam
Kaj adorato, kaj espero,
kaj viv', kaj larmoj kaj la am'.
Memoras mi mirindan horon:
Vizie venis via bel'
Simile fajran meteoron,
Beleco pura de ĉiel'.

En viv-malĝoj' kaj maltrankvilo,
En zorgoj vantaj de popol'
Mirindan voĉon kun subtilo
Mi aŭdis longe sen konsol'.

La jaroj pasis. Viv' ribela
Disblovis revojn de junul',
Forglitis via voĉo bela,
Miraklo sorĉa en nebul'.

En la ekzilo kaj enuo
Mi longe vivis laŭ okaz',
Sen la inspir' kaj amo ĝua,
Sen larmoj dolĉaj, sen ekstaz'.

Kaj nun vekiĝas la animo:
Denove en vizia bel'
Revenas vi el malproksimo,
Beleco pura de ĉiel'.

La koro tremas kun admiro,
Ĝin replenigas la emfaz'
De amo ĝua kaj inspiro,
De larmoj dolĉaj kaj ekstaz'.