Enkomputiligis Don HARLOW

La kolombo de Picasso

de Aleksandr MURATOV

elbulgarigis Asen GRIGOROV

Aperis en Paco, 3/89, p. 2


Ne kreskis vin en kaĝ' mizera,
neniam vivis ĉe sinjor' --
el la peniko de pentristo
vi -- blanka nubo -- flugis for.

Ekflugis sola, sed multnombra,
sidiĝis vi sur ĉiu dom'
kuniĝis en la pacbatalo
prolet', soldato, kampa hom'.

Ho, iru kiel vent' rapida
trans malproksima mara blu' --
militaristoj plu ne povas
haltigi vin. Neniam plu!

Vi, ido de kreanto brava,
la mondon veku al labor',
kaj ĉie antaŭ via brilo
obskur' kaj morto kuru for.