Enkomputiligis Don HARLOW

La komenco de l' mondo

de WANG Chongfang

el Norda Prismo


Tiu ĉi drame streĉa antikva ĉina legendo, kiun nia juna azia kunlaboranto poeziigis, kun la optimismaj finversoj estas konvena enkonduko de tiu ĉi printempa numero.

En la komenco nia mondo
ekestis kvazaŭ ovo granda.
Ekzistis do nek mar' nek monto,
nur la kaoso prakonstanta.

Prapatro nia, virkoloso:
La sanka Panko lin nomas oni.
De la komenco en kaoso
li ekis ĝermi kaj burĝoni.

Naskiĝis Li kaj malrapide
dum longa temp' li sin etendis
en dolĉa dormo. Sed subite
ekvekan vokon li eksentis.

Nun Li per okulpar' avida
bedaŭre vidis nur nenion
krom la mallum'. Do Li tedita
decidis krei harmonion.

Hakilon prenis Li de ie
kaj la mallumon forte hakis.
Kun tondra bruo kolizie
la granda ovo dise krakis.

Tuj la malpeza materio
leviĝis alten kaj la helo
aperis de la galaksio
kaj estis preta la ĉielo.

La peza, miksa elemento
iom post iom sube marĉis,
ĝi iĝis seka de pravento.
La temp' ankoraŭ ne ekmarŝis.

Li poste staris sur la tero,
ĉielon tenis per la kapo
plenfirme, por ke la danĝero
ne falu teren kun mortfrapo.

Solece kaj senmove staris
Li, spite al la lac', doloro.
(Ho, kian Li miraklon faris!
Lumigu lin la dank', memoro!)

Longtempo pasis for. La tero
kaj la ĉiel' jam estis firmaj
sed la koloso en la sfero
seniĝis jam de fortoj ŝirmaj.

Post la longdaŭra kre-laboro
ripozon ankaŭ li deziris.
Li ekkuŝiĝis kun langvoro.
La viv' foriris. Li martiris.

El lia lasta, laca spiro
fariĝis nuboj kaj la vento
kaj la stertor' de l' giganta viro
kreskis je tondra firmamento.

Okulo dekstra iĝis suno,
kaj la alia -- milda luno,
brakoj, piedoj -- grandmontaro,
la sango jen rivero, maro.

La vejnoj iĝis vojoreto,
el karno lia: tero, humo
hararo blanka: altkometo,
la haŭt' foliarbar' en zumo.

Prapatro nia, granda Panko
donacis grace harmonion,
ne estas ve, ne estas manko
al Li ni danku ĉion tion.