Enkomputiligis Don HARLOW

Kongresa himno

de Oluwabunmi G. OSHO-DAVIES

Aperis en Ondo da Vero 26, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Transe de la limoj landaj,
Pro gravaj celoj grandaj,
Kune ni ĉiuj nun venas,
Kaj gajege mienas.

Al la lingvaj problemoj, fi!
Esperanton havas ni
Komunikilon tre bonan,
Facilan kaj belsonan.

Brakumu la lingvon Afrik'
Jam sonoras kokerik'
Temas pri l'ven' de mateno
De la Dia subteno.

Ni ĉiuj kunlaborantaj,
Kun esperoj florantaj,
Rompos la lingvajn murojn,
Lokos l'Esperanto-turojn.