Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur lir' dukorda, diris oni, Ne eblas rima son', kaj jen Pro tio devas takt-bastoni Antikvajn ritmojn Lafonten'. Do mi demandas ridetante, Ĉu ne aperos ankaŭ sen Ornama rim' estrin' de Dante, Vestite en ĥiton' au ĥlen'. Dukorda liro? — Tial zumi Kaj tinti adasiste mem Mi devas? Kordojn havas du mi, Sed fingrojn kvin por kord-ekprem'! Dukorda lir' ne igas fini La kanton, se nur en lernej' De l' granda majstro Paganini Ni studis diligente plej. Ŝiriĝis kord'!... Apollo punu Liriston, se ne scias li Ludadi plu, sur lasta unu en tri-kvin-sep-a pozici'! Senrima kanto estas por mi Flor' sekigita sen odor', Aŭtun-arbar' iĝanta dormi — La muzikistoj flugis for. Jen fluis riveret' antaŭ mi, Sed marĉon formas nun, kaj jam Ne scias murmureti, ŝaŭmi; Ĝin kovris ia ŝima skvam'. Kun rimoj dolĉa kant', sen ili Parol' senmelodia, ĉar Kiel ĝi povas fajfi, trili Kun najtingal' en arbetar'? De l' rim' potencon konas ĉiu, Gii muĝu, fulmu, tondru tuj! Ekfrapu kor', okul' radiu: "Antaŭen filoj de l' patruj'!" Sur stel-standardo Majstro-bardo, Skribante himnon, rimis ĝin; Esper' sonoru al homar' do Per rim' en teropartoj kvin! |