Enkomputiligis Don HARLOW

Koroj en kovertoj

de R. MOKLAKEWIĈ

elpoligis Ant. TONTI

Aperis en Paco, 3/89, p. 2


Tra la terglobo tuta
leteroj en kovertoj
vojaĝas kun salutoj
sub glora Stelo Verda.
Se vi ne korespondas,
do skribu tuj leteron
al ni, kaj ni respondos
el ĉiu part' de l' Tero!
Trans malproksimaj maroj
post montoj kaj arbaroj
vi estas tiel samaj
junuloj niaj karaj ...
Kun vi ni interŝanĝas
laŭ manier' unika,
poŝtekstojn ni plenigas
per ĝoja sent' amika!