Enkomputiligis Don HARLOW |
Dum kelkaj tagoj en februaro, 2003, okazis en la listo "Kreado" sufiĉe vigla diskutado pri "abortaj" rimoj en Esperanto. Temas ĝenerale pri komencita rimo sur la akcenthava silabo, kiu abortas sur la posta silabo, kiu en kelkaj lingvoj estas efektive vokale muta. La poemo estas verŝajne verkita laŭ la sama humoro kiel la konata "Odo al adasismo" de Aurel Boia (kiu eĉ troviĝas en la Esperanta Antologio).
Gekolegoj -- poetoj, Post meditoj abortaj Premas min per konkludoj Miaj rimoj senbridaj Kun pretendoj kompletaj Pri kutimoj kaj ordoj Por mi plej absolutaj, Ekster mokoj kaj ridoj. Viaj lastaj vekrioj Pri abol' de l' abortoj Min atingis en lundo. Mi reagis kompate, -- Ja, mi scias pri tiuj Mutacioj envortaj. Sed mi vivas en lando, Preferanta al glate Asfaltitaj ŝoseoj Stepojn, ankaŭ arbarojn, Vivon, eble sen sato, Sed en plena libero. Do, la plendoj plenveaj Pri nur puraj rimparoj Iras kontraŭ la stato De l' realo afera. Do, min gvidas sincer' kaj Mia kripla eduko, Al uzado konstanta, Malgraŭ ĉiuj oponoj, De l' rimparoj, eĉ sterkaj Por verkad' kaj traduko, Kiujn mi, diletanto, Trovas saĝaj kaj bonaj. Kvankam kontraŭ abortoj L' geniul' Kalocsay Pledis kune kun Papo Por la versa belsono. Mi plu pensas, ke vortojn Prirabotu mi, ĉar Estas mia eskapo. Kisas vin, Bruna Ŝtono. |