Enkomputiligis Don HARLOW

En la tarda vespero...

de Klara ILUTOVIĈ

afiŝita en la grupo "Kreado" de Valentin MELNIKOV, 2001.10.29


En la tarda vespero
la aŭtuna vetero
sen kviet' kaj espero
serĉas lumon tra l' ombroinvad'.
Ion petas la vento
per la brua lamento.
Ĉu averto aŭ pento
sonas home en ĝia hurlad'?

La veter' ne angoras.
En la vento sonoras
kaj kaŝite furoras
la bongusta matena arom'.
Sonas kanto la brua
pri maten' vigle blua
kaj en hor' la malfrua
laŭte vokas trankvilon al hom'.