Enkomputiligis Don HARLOW |
Jen festo, jen tempesto post la kvieta viv'! -- Aperis Manifesto por la verda kolektiv'. Jam miaj tentoj prancas en ĝua antaŭflar', kaj diablidoj dancas en animo mia, ĉar -- De nun ni estas Civito! Akceptu nin sen petol' sed kun admira kvivito la tutplaneda popol'! Forgesu pri la malsaĝo iama kosmopolit'! -- Vin rekonvinkos mesaĝo pri l' esperanta civit'. Se estas ni Civito, ni devas havi tuj laŭ ordinara rito en nia Civituj' leĝaron, kiu donos al ni la rajtojn, kaj Estraron, kiu spronos akcepti ĝin kun gaj'. Do, nun ni estas Civito, kaj devas ni sen erar' elekti (nur laŭ merito) spertulojn por la Estrar'. En Roterdamo hejmeca, en strato Niuv-Binnenveg civitanar' la plej deca -- jam estas kerno por ek'! Intrigoj, interplektoj malgravas por labor'. Okazos la elektoj en la plej beata hor'. kaj benos registaron la verda famili' ... sed ĉu iu helpos klaron tamen, kio estu mi?! Se ni civitas, en vero, do, ĉe l' estrara favor' mi rajtas esti libera de la civita labor'. Ĉielen revoj ekkajtas de sur lanuga kusen' Mi rajtas, rajtas kaj rajtas! ... Nur -- tiu minca faden'! Ekŝvebas mi, poeto, el la libera lit', -- proleto aŭ profeto sen amo de l' Civit', -- kaj tamen io tenas, ne lasas flugi for. Ha, jes, mi surfadenas, mi revas pri labor'! Mi hastis diri "Hop-la!" antaŭ dubinda salt' -- ne estas malpli nobla reveno al asfalt', kaj falas miaj revoj de l' supernuba klar' mi ŝanĝu kontraŭ devoj nun miajn rajtojn, ĉar pli aspirindas la pano ol la libera kvivit', do, estu mi civitano, necesa por la Civit'! Anstataŭ ŝvebi ekŝvitu mi sub la verda ombrel', kaj eble mia Civito pli baldaŭ venos al cel'. Intrigoj, interplektoj malhelpas al labor'. Okazu la elektoj en la plej beata hor'. Ni benu l' registaron laŭ nia verda rit', -- sed ĉu iu helpos klaron kio estas la Civit'? Se ĝi similus al ŝtato -- do, estu mi diaspor', de l' ia centro ŝatato, vivanta, tamen, en for', Havanta emon, tutcerte, ekloĝi en metropol' -- laŭ mi ja ankaŭ encentre mi taŭgus -- kiel popol' ... Mi ŝatus min eksenti plenrajta civitan' ekpeki tuj kaj penti kun PAGo en la man'! Kaj l' Estro de l' Civito, amato de Fortun', proklamos min benito kaj promulgito nun. Kaj irus ni man-en-mane al la civita drinkej', -- konfesu mi civitane, ke tion ŝatus mi plej! -- kaj sonus ĉarma muziko por mia pia admir' ... sed estas nur sapveziko L' Civit' kaj mia delir'. |