|
Enkomputiligis Don HARLOW |
(kiu povus aparteni al V. Majakovskij, se li vivus nun, verkus en Esperanto kaj estus adepto de la E-Civito)
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Nauxzas min
asocio struktura.
Ruligxu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperacx'.
Krom la nura...
En Interret',
en abunda tekstar'
cxasas informojn
doktoro Blanke.
Novajxojn sendas
esperantistar',
ankaux
Heroldo Komunikas
senmanke.
Al iuj sciigoj --
profunda estim',
al aliaj --
rilat'
kun kracxemo.
Imponas,
ekzemple,
mosxtula esprim'
pri la monda
lingvo-problemo.
Kaj nepre
kun grandega respekto,
kvazaux gxi estus
premio,
li legas
pri nova
vortara projekto
de la Akademio.
Surpriza er'
en la ret-gazetar',
surpriza
sensacio
de l' jar'
miregon kauxzas
sur lia vizagxo
La Ondo
jam plauxdas
cxe Balta mar'?
Geografia novajxo!
Kaj sen atent',
kun malvarma anim',
simile al
kaprin' xxe afisxo,
traglitas li
artikolojn pri rim'
de Parolemaj
Grisxo kaj Fisxo.
Subite
grimacis
lia vizagx', kvazaux
lin tiklus
diabloj
sinjoron Blanke
atingis mesagx'
de la
Paktintaj Establoj.
Li legas,
kvazaux gxi estus
malben'
de l' sankta tron'
Vatikana,
aux temus
pri kreo
de Malta Orden'
en diasporo
cigana.
Reehxas Peterburg'
kun aklam'
subtenas nin
civitan' Anatolo.
Alarmas Blanke
al Roterdam',
la stabo
petas lin
pri artikolo.
Kun kia gxueg'
pracelisma mafio
nin sxmirus
per merd'
senindulge
pro nia
rauxmisma
Esperantio,
fondita
en Sabloneto
promulge.
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Nauxzas min
asocio struktura.
Ruligxu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperacx'.
Krom la nura
jenas
la Cxarto
en mia man' --
de l'verda Civito
Konstitucio.
Legu,
aligxu,
kaj vi estos
civitan'
de Esperantio!
|